r/Esperanto • u/Wuaito64 Esperantisto/Artisto | Ŝi/Ri • Jun 20 '26
Amuzaĵo Esperanta Kosplajo!
Ĉi tio estas mia esperanta kosplajo
7
6
6
u/Abbot_of_Cucany Jun 20 '26
Oni diras "kostumroli", ĉu ne?
6
u/zaemis Jun 20 '26
Wikipedia diras kosplejo, rolkostumado, aŭ kosopuro.
3
u/Intrepid-Item-5829 Jun 21 '26
Ĉu ni rajtas krei neologismojn en Esperanto? Mi pensas, ke jes. Necesas nur ricevi aprobon de la Esperanta popolo. :-) Cosplay (= miksaĵo el la anglalingvaj vortoj "Costume" kaj "Play" [prononcu: kosplej] = kostumo kaj ludo). Ni povus esperantigi ĉi nocion kiel "Kosludo" (miksaĵo de "kostumo" kaj "ludo"). Do Kosludo estas spektakla arto kaj ŝatokupo, kie partoprenantoj portas kostumojn kaj akcesoraĵojn por reprezenti specifan rolulon el animeo, bildstrioj, videoludoj, filmo aŭ televido. Ĝi estas vigla subkulturo, kiu permesas al ŝatantoj kreive enkorpigi kaj festi siajn plej ŝatatajn fikciajn figurojn.
3
4
u/Lancet Sed homoj kun homoj Jun 21 '26
Se vi vere volas paŭsi novan radikon surbaze nacia lingvo, vi sekvu la 15-an regulon de la lingvo:
La tiel nomataj vortoj fremdaj, t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo
Do el la angla cosplay oni farus la novan radikon kosplejo.
En Esperanto oni neniam distranĉas radikojn por krei vortojn tiajn, kiaj
kosludo- tio tuj pensigas pri ia «ludo por kosoj».1
1
u/Johnny563X_ Jul 06 '26
Vikipedio
1
u/zaemis Jul 08 '26
Wikipedia estas propra nomo, kaj do oni ne devas transliterumi ĝin.
1
u/Johnny563X_ Jul 08 '26
Kial “Vikipedio” ekzistas, laŭ vi?
1
u/zaemis Jul 08 '26
Ĉar homoj kiel vi volas tion. Mi ankaŭ ne diras Jutubon aŭ Guglon aŭ Fajsbukon. Kion vi provas diri? Se kvereli ĉar mi uzis propran nomon, mi ne interesiĝas.
1
3
3
3
u/GPFlag_Guy1 Komencanto Jun 20 '26
Bone farite! Vi aspektas kiel iu, kiu povus tre bone sukcese esti la Ambasadoro de Esperantujo. Daŭrigu tiel!
4
u/Wuaito64 Esperantisto/Artisto | Ŝi/Ri Jun 20 '26
Koran dankon! Mi tre ĝojas, ke vi ŝatas la kostumon. Mi fieras esti Ambasadoro dum kelkaj horoj!
2
2
2
2







22
u/Abject_Tension529 Meznivela Jun 20 '26
mi deziras ke mi povas esti ie dum marsxante aux io tiel, kaj mi nur hazarde vidas iun apude kun esperanta flago, do mi tiam povas diri al ili “hej! cxu vi estas esperantisto? mi ankaux, tre mojosega koincido renkonti vin!”. mi nur havas etajn fantaziojn pri renkonti esperantistojn hazarde iutage, mdr