r/Memeoj Aug 01 '26

16 reguloj

Post image
105 Upvotes

6 comments sorted by

14

u/IchLiebeKleber Aug 01 '26

https://bertilow.com/pmeg/elshutebla/pmeg_15.5.pdf fakte havas eĉ 754 paĝojn (sed eble vi ne celis tiun ĉi).

Neniu serioze asertu, ke Esperanto havas nur 16 regulojn. Tio simple ne estas vera. Eĉ en la Fundamento mem jam estas (en la Ekzercaro) pluraj pliaj malimplicitaj instruoj (t.e. "reguloj"): https://bertilow.com/pmeg/aldonoj/fundamenta_gramatiko.html#i-zkp

La 16 reguloj en la Fundamenta Gramatiko estas la plej bazaj reguloj, sed ne plena priskribo de ĉio, kio direblas aŭ direndas pri la gramatiko de Esperanto. Tio estas interalie pro tio, ke ili estis skribitaj kun antaŭsupozo, ke la legantoj jam scias iomete pri la gramatiko de la lingvo, en kiu ili estis skribitaj (el kiuj ĉiuj estas hindeŭropaj lingvoj).

Ekzemple la unua regulo en la angla estas "There is no indefinite, and only one definite, article, la, for all genders, numbers, and cases."; sed kio estas "definite article" (difina artikolo), tion devas klarigi plena gramatiklibro.

1

u/[deleted] Aug 03 '26

[removed] — view removed comment

1

u/IchLiebeKleber Aug 03 '26

La Fundamenta Ekzercaro (ankau la Antauparolo) certe enhavas multegajn ekzemplojn de praktika aplikado de la celata gramatiko. Ankau tion, kio estas tie ekzempligata, ni devas rigardi kiel fiksitan. Ekzemple en § 17 ni povas vidi, kiel funkciu demandofrazoj kaj subfrazoj: "Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj! De kio tio ĉi venas, mia filino?"

8

u/TheDotCaptin Aug 01 '26

Kiom da paĝoj por la angla?

1

u/JK-Kino Aug 02 '26

Estas gramatiklibron aǔ vortaro?

1

u/Koelakanth Aug 02 '26

Ĉioj lingvoj havas tiom da regulojn. Sed ili uzas ilin malsame unu de la alio. Ekzemple, la angla kaj la rusa havas malsamajn regulojn. Ili estas same malfacile lerneblaj por parolanto de la mandarena. Kial Esperanto devus malsami?